Baziliko Sankta Johano de Laterano

Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano
latine Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista in Laterano
La malfrua baroka fasado de la baziliko Sankta Johano de Laterano estis plenumita de Alessandro Galilei en 1735, post kiam li gajnis konkurson kontraŭ aliaj artistoj.
La malfrua baroka fasado de la baziliko Sankta Johano de Laterano estis plenumita de Alessandro Galilei en 1735, post kiam li gajnis konkurson kontraŭ aliaj artistoj.
katolika katedralo • Granda baziliko • papa baziliko • paroĥopreĝejo • eklezia distrikto • patriarka baziliko
Loko
Ŝtato Italio Italio
Municipo Romo
Geografia situo 41° 53′ 9″ N, 12° 30′ 21″ O (mapo)41.88583333333312.505833333333Koordinatoj: 41° 53′ 9″ N, 12° 30′ 21″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
Statuso Katedralo
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵo Katedralo
Konstruado
Specifo
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Romo

Baziliko Sankta Johano de Laterano (Romo)
Baziliko Sankta Johano de Laterano (Romo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Latio

Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano (Italio Latio)
Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano (Italio Latio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Italio

Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano (Italio)
Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano (Italio)
DEC

Map

Ligiloj
Oficiala paĝaro Oficiala retpaĝo
vdr
la papa trono en la Baziliko Sankta Johano de Laterano

La baziliko Sankta Johano de Laterano (itale Basilica di San Giovanni in Laterano) estas la katedralo de la diocezo de Romo, kaj la oficiala eklezia sidejo de la episkopo de Romo, kiu fakte estas la papo. Ĝi estas oficiale nomita Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista in Laterano ("Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano"). Ĝi estas la plej grava el la kvar bazilikoj de Romo. Ĝi estas ankaŭ la plej antikva: en la jaro 324 la Baziliko Sankta Johano de Laterano estis solene konsekrita al Jesuo Kristo fare de papo Silvestro la 1-a.

La nuna arkipastro de Sankta Johano de Laterano estas Agostino Vallini, kardinalo-vikario por la episkopujo de Romo.

Skribaĵo ĉe la fasado, Christo Salvatore, dediĉas la bazilikon al la "Plej Sankta Savanto", ĉar la katedraloj de ĉiuj patriarkoj estas dediĉitaj al Kristo mem. Kiel la katedralo de la episkopo de Romo, ĝi entenas la papan tronon (Cathedra Romana) kaj estas la plej altranga preĝejo de la tuta romkatolika preĝejaro. Ĝi eĉ superas la bazilikon Sanktan Petron.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search